Читать бесплатно книгу «La Batalo de l' Vivo» Чарльза Диккенса полностью онлайн — MyBook
cover

Charles Dickens
La Batalo de l' Vivo

PARTO UNUA

Antaŭ longa, longa tempo – tute egale kiam kaj kie en Anglujo – estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ruĝan akvon. El la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo, kie en malpuraj malsekaĵoj, kiuj sin kolektis en la enbataĵoj de piedoj de homoj kaj hufoj de ĉevaloj, la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.

La ĉielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ĉi loko, kiam ĝi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenaĵon, semitan de suprenturnitaj vizaĝoj, kiuj antaŭ nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino aŭ trankvile dormetis. La ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis pri la laboroj de tiu ĉi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto. Ofte ankoraŭ la silenta luno briladis super tiu ĉi kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje ĝin observadis, ofte la ventoj de ĉiu flanko de l' mondo preterblovadis super ĝi, antaŭ ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.

La signoj restis ankoraŭ longan tempon, sed nur en bagateloj, ĉar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldaŭ ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaŭe, kiam la kampo estis ankoraŭ senkulpa. La alaŭdoj kantadis alte super ĝi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimaĵo, kie la tero kaj ĉielo kuniĝas kaj la vespera ĉielruĝo estingiĝas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaŭe estis ruĝe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitaĵoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaŭe falis en la granda batalo.

Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l' mortintoj; – kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l' muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.

Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi estis ĉarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.

Se en la mondo neniu volus brili – tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi – ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn – ĉio inter la ambaŭ knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l' mondo – ŝajne ankaŭ dancadis.

Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.

Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono – Vi devas scii, ke ĝi estis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler – elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l' mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.

"Muziko kaj dancado hodiaŭ!" diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sed ĝi estas mondo plena je malaĵoj. Sed Grace, sed Marion!" li aldonis pli laŭte, "ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?"

"Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, "ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo".

"Ies tago de naskiĝo, mia kateto?" diris la doktoro. "Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon – ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze – kiun oni nomas la vivo?"

"Ne, patro!"

"Kompreneble vi ne; vi estas virino – preskaŭ", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo".

"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.

"Jen havu! kaj ankaŭ mian amon", diris la doktoro kaj kisis ŝin; "kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu – kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"

La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li loĝis, kiel Vi baldaŭ sciiĝos.

"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble ĝi estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?"

"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.

"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.

"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon."

"Jes, jes" diris la doktoro, "li ĉiam demandas vian opinion".

"Kaj ĉar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; "kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. Ne vere, kara Marion"?

"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"

"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris ŝia fratino.

"Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne", diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. "Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto – "

"Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis ŝia fratino – "eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!"

"Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado – "eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi – mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi – Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?"

Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis.

La diferenco en la aĝo de la ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaŭ (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ŝia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna, ol ŝi estis; kaj laŭ la naturo de ĉia partoprenado ŝi ŝajnis – ekster kunsentanta amo – al ŝia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi juĝante laŭ ŝiaj jaroj. Alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al anĝeloj!

La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj aŭskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsaĝeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ĝis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaŭ ĉiam.

Бесплатно

0 
(0 оценок)

Читать книгу: «La Batalo de l' Vivo»

Установите приложение, чтобы читать эту книгу бесплатно

На этой странице вы можете прочитать онлайн книгу «La Batalo de l' Vivo», автора Чарльза Диккенса. Данная книга имеет возрастное ограничение 12+, относится к жанрам: «Зарубежная классика», «Зарубежная старинная литература».. Книга «La Batalo de l' Vivo» была издана в 2017 году. Приятного чтения!