Читать бесплатно книгу «La Batalo de l' Vivo» Чарльза Диккенса полностью онлайн — MyBook
cover

Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.

"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.

"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu ĉiam venas inter la piedoj!"

"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?"

La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.

"Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo", diris Snitchey. "En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon – " li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon – "kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj – ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando – kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝe, tute ridinde! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon: – kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"

Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.

"Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ Vi, kaj Vi ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, ĝi estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion ĉi Vi povas fari!"

"Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio ĉi?"

"Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon."

"Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu ĉi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas propre malbona historio."

"Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco – eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj – faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, – faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas."

La ambaŭ fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.

"Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi".

Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.

"Ne je Vi!" diris Britain.

"Je kiu do?"

"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzaĵo."

"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!" ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. "Ĉu Vi scias, kie Vi estas? Ĉu Vi volas esti forpelita?"

"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion."

Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain – nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon – prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis.

"Sed kun tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la doktoro. "Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"

"Se mi ĝin faros – sed Vi scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.

"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio ĉi, Marion?"

Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri – sed ŝi ĝin ne diris – ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.

"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni."

"Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas", diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu Vi scias legi, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.

"Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas", diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?"

"Iom", respondis Clemency.

"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato ŝercante.

"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon."

"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion ĝi signifas?"

Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato".

"Ŝi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.

"Se ŝi havas ian propraĵon", aldonis Craggs.

Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas.

"Ha, tiel, fraŭlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"

"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.

"Aŭ Newcome. Ĉu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?"

Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain – tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.

"Tio ĉi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"

"Ĝi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".

Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio ĉi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs.

"Kaj la kribrilo?" daŭrigis demandi Snitchey.

"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li".

"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey.

"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato."

"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj – kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas – kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs."

Бесплатно

0 
(0 оценок)

Читать книгу: «La Batalo de l' Vivo»

Установите приложение, чтобы читать эту книгу бесплатно